Parallax Image Parallax Image

Internacia Kongresa Universitato

Tutmonde. 73-a sesio.
01 — 08 de aŭgusto 2020

Elŝutu senpage (8,8 MB) Donacu por subteni la projekton*

Pri la projekto

*Se vi volas helpi al la projekto, vi povas uzi la supran butonon. Vi ankaŭ povas ĝiri el via UEA-konto, kontaktante financoj@co.uea.org kaj petante ĝiron de la donaco al la Ĝenerala Kaso de UEA kun indiko de la sumo kaj noto "Donaco por IKU-libro 2020". Ankaŭ ekzistas aliaj pagmanieroj ĉe UEA. Vi povas trovi informon pri ili en ĉi tiu paĝo.

Ĉi-jare la unuan fojon IKU-libro estas elŝutebla senpage jam dum la ĉefa Esperanto-aranĝo de la mondo. Ĉi-foje tio estas la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), dum kiu okazos la IKU-sesio kaj estos aranĝita la Scienca Kafejo. Ni volas mencii, ke ĉi-jare tri kunredaktoroj, provleganto, tradukistoj kaj la eldonejo rifuzis de ajna rekompenco de ilia laboro pri la IKU-libro. Supre vi povas donaci, omaĝe al tiu ĉi eldono, al la Ĝenerala Kaso de Universala Esperanto-Asocio, kiu nun bezonas vian helpon. Aperos ankaŭ la papera libroforma versio de IKU-tekstaro. Ĉiuj dezirantoj povos poste akiri ĝin en la libroservo de UEA kaj libroservoj de kelkaj Landaj Asocioj. Kiel skribis foje unu el la plej konataj esperantistoj, verkisto Harry Harrison: “Legu, ĝuu!”

Videaĵo pri la libro


Pri la libro

Internacia Kongresa Universitato Tutmonde. 73-a sesio. 01 — 08 de aŭgusto 2020
Provlegis Rob Moerbeek
Redaktoroj: Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel

Moskvo, Impeto, 2020. — 106 p.
ISBN 978-5-7161-0314-6

Enhavo

IKU / AIS 1 – Grant Goodall
Alproprigo de dua lingvo: Ĉu ebla post la infanaĝo?

IKU / AIS 2 – François Lo Jacomo
La ora nombro

IKU 3 – Geoffrey Greatrex
Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo

IKU 4 – Pascal Dubourg Glatigny
Esperanto kaj la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj

IKU 5 – Javier Alcalde
Geopolitiko, remalkovrita fako

IKU 6 – Keyhan Sayadpour Zanjani
Genetiko kaj Koro

IKU 7 – Carlos Spinola
Veturado tra la interplaneda spaco

Scienca Kafejo

Manuela Burghelea
Komunikaj teknologioj en indiĝena aktivismo

John Huang
La Valoroj de Esperanto en Ŝanĝiĝanta Mondo

Anna Striganova
Popolaj fabeloj kiel ilo por krei dialogon kaj trovi interkompreniĝon en la ŝanĝiganta mondo

Wallace George du Temple
La Kanada Odiseado, Lando Bazita sur Nekompletaj Konkeroj

при поддержки Евгений Лазукин - индивидуальная разработка лендингов и многостраниных сайтов / Сайт создан в бесплатном онлайн конструкторе Landing Page - LPBuilder.pro