Pri la projekto


Ĉi-jare la unuan fojon IKU-libro estas elŝutebla senpage jam dum la ĉefa Esperanto-aranĝo de la mondo. Ĉi-foje tio estas la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), dum kiu okazos la IKU-sesio kaj estos aranĝita la Scienca Kafejo. Ni volas mencii, ke ĉi-jare tri kunredaktoroj, provleganto, tradukistoj kaj la eldonejo rifuzis de ajna rekompenco de ilia laboro pri la IKU-libro. Aperos ankaŭ la papera libroforma versio de IKU-tekstaro. Ĉiuj dezirantoj povos poste akiri ĝin en la libroservo de UEA kaj libroservoj de kelkaj Landaj Asocioj. Kiel skribis foje unu el la plej konataj esperantistoj, verkisto Harry Harrison: “Legu, ĝuu!”

Filmeto pri la libro

Pri la libro

Internacia Kongresa Universitato
Tutmonde. 73-a sesio. 01 — 08 de aŭgusto 2020

Provlegis Rob Moerbeek
Redaktoroj: Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel

Moskvo, Impeto, 2020. — 106 p. ISBN 978-5-7161-0314-6

Enhavo (premu por vidi)

Internacia Kongresa Universitato
IKU / AIS 1 – Grant Goodall Alproprigo de dua lingvo: Ĉu ebla post la infanaĝo?
IKU / AIS 2 – François Lo Jacomo La ora nombro
IKU 3 – Geoffrey Greatrex Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo
IKU 4 – Pascal Dubourg Glatigny Esperanto kaj la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj
IKU 5 – Javier Alcalde Geopolitiko, remalkovrita fako
IKU 6 – Keyhan Sayadpour Zanjani Genetiko kaj Koro
IKU 7 – Carlos Spinola Veturado tra la interplaneda spaco
Scienca Kafejo
Manuela Burghelea Komunikaj teknologioj en indiĝena aktivismo
John Huang La Valoroj de Esperanto en Ŝanĝiĝanta Mondo
Anna Striganova Popolaj fabeloj kiel ilo por krei dialogon kaj trovi interkompreniĝon en la ŝanĝiganta mondo
Wallace George du Temple La Kanada Odiseado, Lando Bazita sur Nekompletaj Konkeroj